Esperanto/Ekzercoj 10

Exercícios 10


Organizo de La Movado 2 (Sylla Chaves)


ĉiu organizaĵo havas enspezojn kaj elspezojn. Por ke ĝi ne mortu, oni devas zorgi, ke la elspezoj ne estu pli grandaj ol la enspezoj. Se oni multe aĉetas kaj malmulte vendas, la situacio fariĝas tre malbona.

ĝenerale, en la Esperanto-organizaĵoj estas malmulte da mono, sed ofte aperas volontuloj, kiuj helpas la realigon de la programoj. Anstataŭ pagi oficistojn oni uzas la laboron de la volontuloj, kaj tio malpligrandigas la elspezojn, kaj la problemoj ĉesas.

Dialogo - Karlo daŭrigas sian interparolon kun Filipo pri Radio

kaj televido.

Karlo: Tre malofte ni sukcesas aperigi Esperanton en iu

televidprogramo.

Filipo: ĉu via organizaĵo ricevas monhelpon de via registraro?

Karlo: Jes, sed tiu monhelpo estas tiel malgranda, ke ĝi ne

sufiĉas por pagi niajn elspezojn dum unu semajno. Se nia

movado ne mortas, tio okazas danke al kelkaj volontuloj.

Filipo: ĉu vi kredas, ke la situacio estas senespera?

Karlo: Tute ne! Por la progreso de la mondo, jaroj kaj jardekoj

estas nenio. La metra sistemo atendis du jarcentojn por sia

oficialiĝo en pluraj landoj. Certe la registaroj iam

fariĝos pli raciaj, kaj instruos Esperanton oficiale en

ĉiuj elementaj kaj mezaj lernejoj de la mondo.

Filipo: Certe Esperanto estas taŭga por tio. ĝi estas tre

facila, kaj unu aŭ du jaroj, en meza lernejo sufiĉas por

ĝia ellernado.

Karlo: Kaj tiel la lernantoj havos pli da tempo por aliaj studoj.

Filipo: Vi certe pravas.


Respondu:


Memserva Maltrankviliĝi Grava Eksteren ĉiaokaze

Auto-serviço Inquietar-se Importante Para fora Em todo caso

stari ekstari paŝi ekpaŝi rapidiĝi

estar de pé levantar-se caminhar começar a andar apressar-se

al la urbo en la urbo en la urbon

para a cidade na cidade para dentro da cidade

receitas despesas diminuir tornar-se organização cuidar

enspezoj elspezoj malpligrandigi fariĝi organizaĵo zorgi

conversação desesperante adequado oficialização governo

interparolo senespera taŭga oficialiĝo registraro

escola 2°grau- voluntários- aprendizado completo-absolutamente não

meza lernejo volontuloj ellernado tute ne

Kiom da esperantistoj estas en la mondo?

> En la mondo estas pli ol unu miliono da esperantistoj.

ĉu radio kaj televido kostas malmulte?

> Ne. Radio kaj televido kostas multe.

Kio estas pli multekosta: unu radiprogramo aŭ unu televidprogramo?

> Unu televidprogramo estas pli multekosta.

ĉu estas granda monhelpo de la registaro al la organizaĵo?

> Ne. La monhelpo al la organizaĵo de Karlo estas tre malgranda.

Kial la organizaĵo de Karlo ne mortas?

> La organizaĵo ne mortas, ĉar volontaj esperantistoj helpas ĝin


Kie oni uzu la akuzativon?


La kato estas ekster la domo_, sed li certe eniros en la domo_.

.. n

Kio_ vi_ trinkas, sinjoro_? ĉu akvo_?

n .. .. n

La kato_ vidis la hundo_ kaj miaŭis. La 3-a_ de Majo.

.. n n

ĉu vi_ jam legis la deka_ ĉapitro_ ? Kaj la dek-unua_ ?

.. n n n

ĉu Esperanto_ estas facila_ por Brazilano_?

.. .. ..

Ne iru en la dekstra_ strato_, sed maldekstre_.

n n n

La viro, kiu_ vi vidis, postsekvas vi_. Li ŝajnas danĝera_ homo.

n n ..

Mi ŝategas dolĉajoj_ kaj pastoj_, sed mi devas fari dieto_.

n n n


Kompletigu ...(aŭ,do,kaj,kvankam,nek,ol,sed,tamen,apenaŭ,dum,kvazaŭ)


Mi devas eliri __ mi estos arestita. Mi pensas, __ mi ekzistas.

aŭ do

Mi komprenis nenion, _______ li multe paroladis. Marko ___ Klara.

kvankam kaj

Mi ne renkontis, ___ li ___ lia frato. Li preferas silenti __ kanti

nek nek ol

La libron mi metis ien ajn, ___ la skribilo estas tie ĉi.

sed

______ mi eliris, ekpluvetis. Oni dormas ___ la nokto.

Apenaŭ dum

Li vivas malriĉe, _____ feliĉe. __ mi dormas, __ mi studas.

tamen Aŭ aŭ

Li parolis ____ prezidanto, sed ______ besto.

kiel kvazaŭ

Vi dormis, ___ mi studadis. Li _____ vidis kaj tuj aĉetis.

dum apenaŭ


Uzu KE aŭ KIU, KIA, KIO, KIES ...


Mi diras, ___ li ne venos. Sed tiu, ___ vi vidas ja venos.

ke kiun

Mi opinio estas, ___ vi iru. Sed ne forgesu, ___ sendis vin.

ke kiu

Tiu supozo, ___ la Tero estas senmova, estis tute malvera.

ke

Lia agado estis nobla, ___ oni jam atendis.

kian

Mi konis lin, ___ patro estis heroo. Tiuj, ____ vi vidas, malsanas

kies kiujn

Tio, ___ vi vidis, ne povas ekzisti.

kion

___ vidis mian libron, ___ kovrilo estas ruĝa?

Kiu kies

Voku lin, kondiĉe ___ li kondutu bone.

ke


Traduku Esperanten...


Ela está escrevendo uma carta a seus pais.

ŝi skribas leteron al siaj gepatroj.

Para saber isso, Carlos perguntou a si mesmo.

Por scii tion ĉi, Karlo demandis al si mem.

José e Paulo prometeram aos seus amigos que voltarão em breve.

Jozefo kaj Paŭlo promesis al siaj amikoj, ke ili baldaŭ revenos.

Clara e seu irmão foram com o noivo dela visitar seu avô.

Klara kaj ŝia frato iris kun ŝia fianĉo viziti sian avon.

Pedro é tão alto quanto o José e mais forte do que o Ivan,

Petro estas tiel alta, kiel Jozefo kaj pli forta, ol Ivano,

porém menos jovem do que o Paulo.

sed malpli juna ol Paŭlo.


Em nossa cidade as meninas são tantas quanto os meninos.

En nia urbo, estas tiom da knabinoj, kiom da knaboj

Como se escreve, assim se diz. Chovia no dia em que cheguei.

Kiel oni skribas, tiel oni diras. Pluvis en la tago,kiam mi alvenis


Gerda Malaperis - ĉapitro 9 - (Claude Piron)


"...ŝi kuŝas meze de la koridoro! Venu, venu tuj. Certe la afero urĝas," diras Tom.

Li rigardas la flegistinon. ŝi estas dika, grasa virino kun bluaj okuloj, ruĝaj haroj, kaj ronda vizaĝo. Jam kelkaj minutojn li provas diri, kio okazis, sed ŝajnas, ke tiu flegistino ne rapide komprenas. La vorto "urĝa" ŝajnas ne ekzisti en ŝia vortaro.

"Kuŝas, ĉu? Meze de la koridoro, ĉu vere?" ŝi diras.

Videble, la flegistino apenaŭ povas kredi.

"Kial, diable, ŝi kuŝus meze de la koridoro?" ŝi demandas.

"Mi petas, venu urĝe. Mi ne scias, kial ŝi kuŝas tie. Mi nur diras, kion mi vidis. Ni trovis ŝin tie. Eble ŝi estis malsana. Mi ne scias. ŝi svenis, ŝi perdis la konscion. Nun certe oni devas urĝe okupiĝi pri ŝi."

"Stranga afero!"

"Nu, mi ne estas fakulo. Vi jes. Okupiĝi pri malsanaj homoj estas via fako, ĉu ne? Venu tuj. Urĝas!"


Gerda Malaperis - ĉapitro 9 - (daŭrigo)


"Nu, nu, nu, nu. Kial, diable, ŝi svenis en la koridoro? Stranga ideo! Oni neniam svenas tie."

"ĉu vere? Kie do oni svenas en ĉi tiu universitato? Pardonu min, sed mi ne konas la tradiciojn. Mi estas novulo. Apenaŭ unu semajnon mi estas ĉi tie."

"Juna viro, en ĉi tiu universitato, oni svenas en la klas-ĉambroj, oni svenas en la restoracio, oni svenas en la dorm-ĉambroj, oni svenas en la ban-ĉambroj, eble oni eĉ povus sveni en iu administra oficejo. Sed pri sveno koridora mi neniam aŭdis. Stranga epoko! Stranga generacio! Oni faras ion ajn nia-epoke!

"Vi parolas, parolas, paroladas, kaj dume tiu kompatinda knabino kuŝas en koridoro, kaj neniu zorgas pri ŝi!"

"Nu, nu. Ne maltrankviliĝu, juna viro, ne havu zorgojn. Ni tuj rapidos tien, kaj mi tuj prizorgos ŝin."

Kaj ili kune rapidas al la loko, kie Tom lasis sian amikon kun Gerda. Sed subite Tom haltas.


Gerda Malaperis - ĉapitro 9 - (daŭrigo)


"Kio okazas? Kial vi ekhaltis?" demandas la flegistino.

"ŝi estis ĉi tie, kaj ne plu estas, sed..."

"Sed estas iu alia, kaj li estas senkonscia, ŝajnas al mi. ĉu vi konas lin?"

"Jes, estas mia amiko Bob. Kio okazas al li?"

La flegistino iras al Bob, kiu fal-sidas ĉe la koridora muro. ŝi tuŝas lian kapon.

"Batita! Oni batis la kapon al li!"

"Diable! Bob, Bob! Respondu! ĉu vi aŭdas min? Diru! Mi petas. Kio okazis?"

Sed Bob ne respondas, kaj Tom iĝas pli kaj pli maltrankvila.



^Esperanto^ | Leciono 10 | Ekzercoj 10 | Leciono 11