Exercícios 6


Dialogo - Studo kaj Laboro - (Sylla Chaves)

Petro kaj Filipo daŭrigas sian longan marŝadon al la klubo de Esperanto. Survoje ili parolas pri studo kaj laboro.

Filipo > Petro, ĉu vi vere havas tempon por studi kaj labori?

Petro > Jes, kaj mi ankaŭ havas kroman tempon por Esperanto.

Filipo > Kiun laboron vi havas? Kaj kion vi faras tie?

Petro > Mi estas oficisto en malgranda banko. Mi maŝinskribas,

faras kalkulojn kaj, de tempo al tempo, respondas al

demandoj per telefono.

Filipo > ĉu vi intencas longe resti en tiu banko?

Petro > Ne. Mi estas studento, kaj intencas fariĝi kuracisto.

Filipo > Kaj kiel vi sukcesas trovi tempon por studi Esperanton?

Petro > Mi faras tion sabate, kiel hodiaŭ. Sed ni devas rapidi,

ĉar mia leciono baldaŭ komenciĝos.

Filipo > Do ni rapidu. ĉu la klubo ankoraŭ estas malproksima?

Petro > Ne. Ni jam alvenis, jen ĝia pordo. Ni alvenis en la

ĝusta tempo.


Diálogo - Estudo e Trabalho


Pedro e Filipe continuam sua longa caminhada ao clube de Esperanto. A caminho eles conversam sobre trabalho e estudo.

Felipe > Pedro, você tem tempo de verdade para estudar e trabalhar?

Pedro > Sim, e ainda tenho um tempo de sobra para o Esperanto.

Felipe > Que trabalho você tem? E o que você faz lá?

Pedro > Eu sou funcionário de um banco pequeno. Eu bato à máquina,

faço contas e, de tempo em tempo, atendo perguntas ao

telefone.

Felipe > Você pretende ficar muito tempo nesse banco?

Pedro > Não eu sou estudante, e pretendo me tornar médico.

Felipe > E como você consegue achar tempo para estudar Esperanto?

Pedro > Faço isso aos sábados, como hoje. Mas precisamos nos

apressar, porque minha lição começará em breve.

Felipe > Vamos correr. O clube ainda está longe?

Pedro > Não. Nós já chegamos. Eis a sua porta. Chegamos na hora.


Respondu al la Demandaro...


Kie Petro laboras?

Li laboras en malgranda banko.

Kion li faras en sia laborejo?

Li maŝinskribas, faras kalkulojn kaj respondas demandojn telefone.

Kiun profesion li volas havi?

Li volas esti kuracisto.

Kiel li kaj Filipo marŝis?

Rapide. Ili devis atingi la klubon en ĝusta horo.

Kia estis la marŝado al la klubo?

Longa, sed agrabla, ĉar ili parolis survoje.

El kie ili venis?

Eble, el la domo de Petro, mi ne scias certe.

Kies leciono okazas sabate?

La leciono de Petro. Li studas Esperanton sabate ĉe la klubo.

Kiam ili alvenis al la klubo? ĉu frue aŭ malfrue?

Ili alvenis en la ĝusta tempo. Nek frue, nek malfrue.

Correlativos...


O que? Qual? Quem? De Quem? Quando? Onde? Por que? Como?

Kio Kia Kiu Kies Kiam Kie Kial Kiel


de algum tipo aquilo desse tipo ninguém por todos motivos

ia tio tia neniu ĉial


de alguém quanto? dessa pessoa de ninguém algo tudo

ies Kiom ties nenies io ĉio


desta maneira em algum lugar lá em todos os lugares

tiel ie tie ĉies

por algum motivo em alguma quantidade por todas as razões

ial iom ĉial

em nenhuma quantidade naquele tempo de todas as maneiras

neniom tiam ĉiel

assim por esse motivo de alguma forma em toda quantidade

tiel tial iel ĉiom

nunca aquele de tipo nenhum por nenhuma razão sempre

neniam tiu nenia nenial ĉiam


Kompletigu la frazojn ...


___ estas mia libro? __, eble ___ sur la tablo.

Kie Ie tie

___ vi venis hodiaŭ? Ne, mi venis hieraŭ ___ ajn.

ĉu iam (uma hora qualquer)

____ libroj estas ____? de Karlo aŭ eble ___ (de alguém)

Kies tiuj ies

____ filmo vi vidis hieraŭ? ___ ajn ( Uma coisa qualquer).

Kiun iun

____ vi venis ____ (dessa forma)? ĉar vi vokis min.

Kial tiel

La viro, ____ ni devas helpi, estas tre malforta.

kiun

La vestoj, _____ vi volis, mi ne sukcesis trovi.

kiajn

Esperanto estas lingvo, ___ estas internacia.

kiu


Gerda Malaperis 4 (Claude Piron)


Bob : Diru al mi sincere: pri kio vi parolis?

Tom : Ni parolis pri tiu ulo.

Bob : Kiu ulo?

Tom : Tiu ulo ĉe la angulo. Tiu juna viro.

Bob : Pri kiu vi parolas? ĉu pri tiu blondulo, kiu sidas kun Gerda?

Linda:Gerda! Vi do scias, ke ŝia nomo estas Gerda!Vi do konas ŝin.

Bob: Nu, mi ne vere konas ŝin.Mi scias kiu ŝi estas. Tio estas alia afero.

Linda: Kiu do ŝi estas?

Bob: Sed vi ne respondis al mi. Vi ne respondis al mia demando.

ĉu vere pri tiu blonda junulo vi parolis?

Tom: Jes. Pri li.

Bob: Mi ne konas lin. Mi neniam vidis lin antaŭe.

Linda: Sed, diru al mi kiu estas tiu Gerda?

Bob: ŝi venis por instrui. Temas pri io mistera fakte.

Kriptaĵo-scienco.

Linda: Kio? Kiel vi diris? Krip-ta-ĵo-sci-en-co, ĉu? Kio estas tio?

Bob: ĉu vere vi ne scias, kio estas kriptaĵoscienco? Oni diras

ankaŭ "kriptografio".

Linda: Ne. Mi ne scias. Mi tute ne scias. ĉu vi scias, Tom?

Tom: ĉu tio ne estas la arto kompreni, pri kio temas sekreta mesaĝo?

Bob: Prave. Jen ŝia fako. Fakte, ŝia fako estas la malnovaj sekretaj lingvoj.

Tom: Mi ne komprenas. Kiu, en universitato, volas lerni pri malnovaj sekretaj lingvoj?

Bob: Ankaŭ mi ne tute komprenas. Estis ideo de Ronga, la

profesoro pri lingvistiko. Li konsideras, ke sekretaj

lingvoj estas aspekto de la arto komuniki, kaj ke ili do

rilatas al lingvistiko.

Linda: Eble jes. Eble li pravas. Kaj tamen tiu ideo estas iom

stranga, ĉu vi ne konsentas?

Bob: Jes.ĝi aspektis strange ankaŭ al mi,kiam oni parolis pri ĝi.

Linda: Eble Ronga, la lingvistika profesoro, nur deziris, ke bela

virino kunlaboru kun li. ĉu ne estas bona ideo kunlabori

kun bela knabino, kiam tio estas ebla?

Tom: Mi jam diris al vi, ke ŝi ne estas bela. Nur vi estas bela.

Bob: Mi ne konsentas. Estas fakto, ke Linda estas tre bela, ke ŝi

estas la plej bela knabino de la mondo. Sed ankaŭ Gerda

estas bela. Iom malpli bela, sed tamen bela.

ĉu vi ne konsentas?

Tom: Tute ne. Por vi, eble. Sed por mi ne. Por mi, nur Linda

ekzistas kiel bela virino.

Bob: ĉu vi volas diri, ke por vi Linda estas la sola bela virino

en la tuta mondo?

Tom: Jes. Por mi, Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo.

Bob: Diable! Vi verŝajne amas ŝin.


Explicações sobre Gerda...


Bob, Linda e Tom ainda estão no restaurante discutindo sobre Gerda. Agora eles discutem um pouco mais sobre ela. Bob sabe que ela é uma professora de criptografia. Linda não sabe o que é isso e eles esclarecem. Dizem ainda que Gerda foi convidada pelo professor de Linguística para ensinar essa matéria. Linda diz que ele possivelmente a contratou, pois ela é muito bonita. Tom diz que Linda é que bonita... No final Bob conclui que Tom possivelmente ama Linda.

Preste bastante atenção na formação das frases, o uso dos correlativos " kiam, kiel, kiu, kio..." , e da conjunção " ke " ligando as orações.


Demandaro ...

ĉu Bob sciis, kiu estas la blondulino?

Jes, li sciis, kiu ŝi estas, kaj ankaŭ ke ŝi nomiĝas Gerda.

Kial Gerda venis al la Universitato?

ŝi venis por instrui kriptografio.

Kio estas kriptografio?

ĝi estas la arto kompreni, pri kio temas sekreta mesaĝo.

Kies ideo estas, ke en sekretaj lingvoj estas aspekto de komunikado?

De la profesoro de lingvistiko Ronga.

Kiu verŝajne amas Linda-n, laŭ Bob?

Tom verŝajne amas ŝin, ĉar li multe diras pri ŝia beleco.

Kiu ne konsentas ke nur Linda estas bela?

Bob ne konsentas kun tio, nek Linda. Nur Tom tion diras.

Kies fako estas la malnovaj sekretaj lingvoj?

Tiu fako estas de Gerda.



^Esperanto^ | Leciono 6 | Ekzercoj 6 | Leciono 7